Patum de Berga

La Patum de Berga, aŭ simple "La Patum", estas populara kaj tradicia festo kiu estas ĉiujare festita en la kataluna urbo Berga dum la Soleneco de la Kristokorpa Festo. Ĝi konsistas el kelkaj scenoj luditaj de mistikaj kaj simbolaj figuroj kiuj dancas je la ritmo de granda tamburo kaj vigla muziko. La dancoj estas markitaj pro ilia soleneco kaj la uzo de fajro kaj piroteknikaĵoj.

Estis deklarita Tradician Feston de Nacia Intereso de la Generalitat de Catalunya en 1983, kaj kiel Majstroverko de la Travoĉa kaj Nemateria Monda Heredaĵo de la UNESKO en 2005.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search